Mimnermos
LAMENTO


Kiom ja valoras vivi, kio bela sen Afrodita?
      Ho, mi mortu, se eksciti min ne kapablas jam de nun
sur la dolĉa amolito la sekreta don' donacita,
      ĉar la viron kaj virinon nur la freŝa floro de jun'
plezurigas ja. Sed kiam oni funebre maljunaĝas,
      ve, la brava vir' fariĝos nur skeleto en aĉa ŝel',
lian koron jam eterne nur malicegaj zorgoj maĉas,
      rigardante supren, li ne ĝojas eĉ pri la suna hel',
kaj, de l' knaboj malŝatata, por la virinokuloj aĉas.
      Por la maljunaĝ' nin plagis per tia ŝarĝo la ĉiel'.